Esperanto Music History

In-depth histories of Esperanto music groups and albums by Thomas Preece.

La Mondanoj

Also available in English.

La Mondanoj estis unu el la fruaj Esperanto-rokgrupoj, aktiva inter 1983 kaj 1987, kaj bazita en Berlino. Ili havis fortan reputacion en koncertoj ĉe Esperanto-aranĝoj kaj en la loka berlina sceno, sed produktis relative malmulte laŭ registrita produktado: ilia oficiale publikigita verko konsistas nur el la studioregistrado de unu kanto, Muskola Belulino, kiu aperis en Vinilkosmo-Kompil' Vol. 1 en 1995 ĉe Vinilkosmo. La grupo produktis ankaŭ kelkajn demobendojn, kiuj estis distribuitaj en malgrandaj kvantoj; kaj ekzistis almenaŭ unu pirata registraĵo de la grupo. La malfacileco akiri kopiojn de ilia muziko donis al la grupo iom mitan statuson, kaj multe el la informoj haveblaj pri ili ĝis nun estis nekompletaj kaj/aŭ malĝustaj. Dank’ al signifaj kontribuoj de la grupanoj, mi esperas povi klarigi ilian historion en ĉi tiu artikolo.

La grupo estis kvarula, konsistante el ĉefkantisto kaj ritmogitaristo Aaron Koenig, ĉefgitaristo Tom Wunderlich, kontrabasisto Carsten Kindermann, kaj drumisto Marcus Wesche. Ili citis influojn inkluzive de Beatles, Rolling Stones, T. Rex, kaj Velvet Underground.

Koenig, denaska hamburgano, lernis Esperanton en somero 1983, kaj uzis Pasportan Servon por vojaĝi tra Eŭropo. Reveninte hejmen, li iris al Berlino por komenci universitatajn studojn, kaj baldaŭ poste estis metita en kontakton kun Kindermann fare de reciprokaj amikoj. Ili tuj decidis formi bandon kiu kantos en Esperanto, kaj eklaboris verki kantojn.

Demokaseda kovrilo: La Mondanoj - Esperantobeat - Muziko por la Mondpaco

Manfarita kovrilo de demokasedo de La Mondanoj.
Fonto: La Mondanoj, Facebook

La plej produktiva kantverk-periodo de la grupo estis en septembro 1984, dum ferio en Hungario. Koenig kaj Kindermann estis gastigataj de Esperanto-parolantoj, kaj disdonis siajn unuajn demobendojn. Reen en Berlino, ili provludigis aliajn grupanojn. Wunderlich, kiu estis kunstudento ĉe la Berlina Art-Universitato, estis amuzita de la ideo de Esperanto-grupo, kaj aliĝis kiel ĉefgitaristo en oktobro 1984; kaj Wesche, membro de la punkbando Schlimme Finger, aliĝis fine de la sama jaro. Koenig kaj Kindermann estis ambaŭ fluaj Esperanto-parolantoj; Wunderlich estis preskaŭ flua, kaj Wesche sciis la lingvon nur je baza nivelo.

La unua koncerto de la grupo estis ĉe la Junulara Esperanto-Renkonto de 1985 en Mezőkövesd, Hungario. La organizantoj aŭdis la demobendon kiun la grupo faris la antaŭan jaron, kaj, ĝuinte la muzikon, invitis ilin prezentiĝi ĉe la evento. Mallonga prezento estis aranĝita ankaŭ en studenta rokfestivalo en Budapeŝto, kie La Mondanoj ludis por neesperanta publiko.

La Mondanoj en koncerto.

La 1985 JER-koncerto en Mezőkövesd. De maldekstre: Carsten Kindermann, Aaron Koenig, Marcus Wesche, Tom Wunderlich.
Source: La Mondanoj, Facebook

La Mondanoj ludis ankaŭ ĉe aliaj Esperanto-aranĝoj en Hungario, Pollando, Francio, kaj Germanio, inkluzive de la Internacia Junulara Kongreso de 1985 en Eringerfeld, kie ili ludis kune kun la alia ĉefgrupo de Esperanto-roko en la 80-aj jaroj, Amplifiki. Kontraste al la malamikeco sentata inter multaj grupoj en la ĉefa rokmuzika sceno, Koenig memoras ke tre amika rilato ekzistis inter la du grupoj, kiuj neniam vidis sin konkurantaj inter si – ja, ĉe evento en Zagrebo, membroj de ambaŭ muzikgrupoj kune ludis koncerton sub la nomo La Varmigiloj, kaj ankaŭ en alia okazo, Aaron kaj Carsten ludis kun la du kantistinoj de Amplifiki, Aline Boulet kaj Isabelle Rome, sub la nomo Kvaropo Kabana – kvankam tiu ĉi grupo neniam donis publikan prezenton.

László Szilvási, kiu aranĝis la originan JER-koncerton, faris sonregistraĵon de la prezentoj de La Mondanoj, komence celante ilin nur por sia propra privata arkivo. Li poste havis la ideon kompili koncert-diskon de la registraĵoj, kvankam ili estis rigardataj kiel je nesufiĉa kvalito por pravigi komercan eldonon. Anstataŭe, li disponigis kopiojn rekte per poŝta mendo, reklamante ilin en la eldono de 1997 de Rok-Gazet'. La bendo inkluzivis ankaŭ studioregistraĵojn de Muskola Belulino kaj Granda Buterujo, prenitaj de la demobendoj de la grupo.

La nun konata versio de Muskola Belulino estis la ununura profesia studioregistraĵo farita de la grupo. Ĝi estis registrita en junio 1985, sed restis nepublikigita dum jardeko, antaŭ ol finfine esti publikigita en Vinilkosmo Kompil' Vol. 1 en 1995. Ĉi tiu kanto iĝis unu el la plej konataj pecoj de la kompilo, parte dank’ al ĝia senpaga eldono interrete fare de MusicExpress en la fruaj 2000-aj jaroj. La ekkomenco de la kanto estas rekta referenco al simila komenco de The Ballroom Blitz de brita glamrokgrupo Sweet, kaj estas la origino de la nun-ĉiea frazo “ĉu vi pretas?”, poste popularigita fare de Dolchamar.

The Ballroom Blitz

Muskola Belulino

Albumkovrilo: Schubti-Du - Der Sampler - Nummer 1

Du Mondanoj-trakoj — Muskola Belulino kaj Homoj Bestoj Sensacioj — aperis ankaŭ en punka kompilkasedo titolita Schubti’Du, eldonita de Ohoho Production kaj Wabduwab en Berlino. Mi ne povis trovi pliajn informojn pri ĉi tiuj eldonejoj, kaj Schubti’Du ŝajnas esti ilia nura dokumentita eldono. La kompilo foje montriĝas vendebla ĉe Discogs, kvankam mi ankoraŭ ne sukcesis akiri kopion. Homoj Bestoj Sensacioj estas supozeble prenita de la demo-registrado de la grupo, sed estus interese scii kiu versio de Muskola Belulino estas prezentita; ĉiuokaze, ĝi ŝajne imponis la kompilintojn tiom ke ili inkluzivis ĝin kiel la plej unuan elekton sur la bendo. Ankaŭ tri kantoj de la grupo Schlimme Finger de Marcus Wesche aperas sur la kompilo.

La plimulto de la kantoj de La Mondanoj, laŭ Koenig, konsistis el “bizaraj fantaziaj amrakontoj”, kun “nenio vere serioza aŭ aŭtobiografia”. Sento de superreala humuro estas certe elstara en la kantoteksto, sed Koenig insistas ke dum ili povas ŝajni esti la produkto de drogumado, neniu el la grupanoj iam uzis drogojn de iu speco – nur modera kvanto da bona biero kaj vino!

Estas interese ke La Mondanoj ŝajnas esti memorata kiel repgrupo – kvankam eĉ mallonga aŭskulto de iu ajn el ilia registrita produktaĵo klare montras ke ili estis roka aŭ gitara popbando. Ĉi tio ŝajnas esti sufiĉe persista vidpunkto; la plej frua mencio kiun mi povas trovi, estas afiŝo de Usenet el 1998, sed ĉar la afiŝinto deklaras ke li “legis” ke La Mondanoj estis repgrupo, devas esti eĉ pli frua fonto ie kun ĉi tiu miskompreno. Efektive, eĉ la artikolo en Esperanto-Vikipedio pri la grupo priskribis ĝin kiel hiphopan grupon ekde la komenca kreado de la artikolo en 2002, ĝis kiam Aaron Koenig mem korektis ĝin en junio 2023!

La fonto de tiu miskompreno ŝajnas esti koncerto donita en 1987. Tiutempe, La Mondanoj jam disiĝis kiel grupo, sed Koenig kaj Kindermann ludis en la Internacia Junulara Kongreso en Krakovo kiel duopo, per gitaro kaj baso kaj apogita per drummaŝino. Okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto ili komponis kaj prezentis mallongan repkanton, titolitan E-S-P-E-R-A-N-T-O. Ĉi tiu estis la sola el iliaj kantoj kiu temis pri Esperanto mem, kaj la sola kiu implikis repon – sed ĝi ŝajnas esti fiksiĝinta en la kolektiva memoro.

En 1989, Koenig studis dum jaro en Rio-de-Ĵanejro, kie li renkontis la lokan esperantistan muzikiston kaj aranĝiston Flávio Fonseca. La paro decidis registri albumon de fama brazila muziko en Esperanta traduko: Koenig tradukis la kantotekstojn kaj kantis ĉefvoĉon, dum Fonseca entreprenis la muzikajn aranĝojn, varbis lokajn muzikistojn por ludi en la albumo, kaj produktis ĝin laŭ alta profesia normo. La albumo estis surbendigita en Rio inter marto kaj majo 1989, kaj estis publikigita fare de AHOI Aŭdvida Komunikado, la propra privata eldonejo de Koenig.

Koenig, Kindermann, kaj Wunderlich restis proksimaj amikoj, kaj en junio 2023 reunuiĝis kiel La Mondanoj. Bedaŭrinde perdinte kontakton kun Marcus Wesche, la grupo nuntempe ludas kun 25-jaraĝa Niklas Neumann kiel drumisto. La reformita grupo iris en studion por registri novajn versiojn de la kantoj kiujn ili ludis pli ol 35 jarojn antaŭe – kvankam, ĉar ili estis perdintaj ĉiujn siajn originajn notojn kaj partituron, ili devis rekonstrui la kantojn de memoro, kaj en kelkaj kazoj skribi novajn kantotekstojn je la melodioj, ofte simpligante aŭ mallongigante la kantojn por konveni.

La bando anoncis ke ili provludas kun la intenco ludi koncertojn kaj fari novajn registraĵojn – espereble ne daŭros tro longe antaŭ ol ĉi tiu artikolo bezonos ĝisdatigon kun detaloj pri la plej novaj projektoj de La Mondanoj!

Diskografio

Viva Registraĵo

  • La Mondanoj: Esperantobeat - Muziko por la Mondpaco
    • Registrita ĉe koncertoj en Mezőkövesd, Budapest, Berlin, Hamburg kaj Eringerfeld

Kontribuoj al Kompilaĵoj

Aaron Koenig Solo-albumo

Fontoj

Dankojn

Mi estas tre dankema al Carsten Kindermann kaj Aaron Koenig pro provizi multajn informojn pri la grupo kaj iliaj spertoj, kaj pro la fotoj dividitaj sur la fejsbuka paĝo de la grupo kaj uzitaj kun permeso. Sen ilia helpo, ĉi tiu artikolo estus multe pli mallonga kaj signife malpli preciza. Ankaŭ grandegan dankon al Rikardo Cash por la traduko en Esperanton.


Comments

Comments are welcome in any language, especially Esperanto.
Komentoj estas bonvenoj en ĉiuj lingvoj, aparte en Esperanto.

comments powered by Disqus