Esperanto Music History

In-depth histories of Esperanto music groups and albums by Thomas Preece.

Talk/Prelego

I give a talk to online Esperanto groups on the topic of Esperanto Music 1887-1987. As the talk is in Esperanto, so is the information on this page.

Mi prezentas prelegon pri Esperanto-Muziko 1887-1987 al retaj Esperanto-grupoj. Ĉar la prelego estas en Esperanto, same estas la informoj en tiu ĉi paĝo.

Mallonga priskribo: Muziko ĉiam estis esenca parto de la Esperanto-kulturo ekde la komenco de la Movado. Ĉi tiu prelego donos ampleksan superrigardon pri la unua jarcento de Esperanto-muziko, ekde la plej fruaj kantoj, tra la periodoj de paperaj kantaroj kaj ŝelakaj kaj vinilaj diskoj, ĝis la apero de la rokmuzika movado en la 1980-aj jaroj. En tiu ĉi prelego “eksterordinara” (laŭ Ralph Glomp), vi malkovros kaj aŭskultos muzikon de artistoj kiel Gladys Cosmetto, Frans Jahger, Duo Espera, Margaret Hill, kaj aliaj steluloj el la pasinta Esperantujo.

La prelego daŭras unu horon (plus tempo por demandoj/diskutoj) kaj enhavas ĉirkaŭ dudek mallongajn ekzemplojn de muziko el la diversaj epokoj. Pro tio, mi ĝenerale proponas antaŭregistritan kaj flue muntitan version de la prelego, kiu ankaŭ permesas ĝian uzon en kazoj kiam mi ne povas persone partopreni la renkontiĝon pro horzonoj ktp.

La prelego estas disponebla por ĉiu Esperanto-grupo, kiu kutime renkontiĝas virtuale per la interreto. Mi ne prezentas surloke aŭ en miksitaj surlokaj/virtualaj renkontiĝoj. Pro kopirajtaj kialoj, mi bedaŭrinde ne rajtas permesi registradon aŭ publikan disvastigon de la prelego.

Mi jam prezentis tiun ĉi prelegon por la jenaj grupoj kaj renkontiĝoj:

Se vi deziras havi mian prelegon ankaŭ por via grupo, ne hezitu kontakti min!.